在中华全国世界语协会六十周年庆祝会上的贺词

科尔塞蒂


 

亲爱的中华全国世界语协会60周年纪念会的与会者、全国世协
亲爱的中国世界语者们:

如果没有中国,特别是如果没有中华全国世界语协会,国际世界语运动是不是还是能像今天这样?我想我可以确定地说:“不能!”早在二战之前,中国的世界语运动就鼓舞着世界上其它地方的世界语者们。从这个角度来说,我想,我们应该在这里缅怀那些在抗日战争和中国人民解放战争中战斗过和献出宝贵生命的人们。在中华人民共和国成立之后的几十年间,《中国报道》成为世界语界最受欢迎的杂志。尽管,那时的欧洲人们不能加入世界语俱乐部,也无法得到它;尽管在很多国家是不允许订阅或者很难收到它。我本人在六十年代末的时候曾经被叫到我所住的罗马区的警察局,被质询为何要订阅这份杂志。

《中国报道》是中国世界语运动的一个部分。人们清楚地记得(它出版的)每一本世界语出版物,特别是那些儿童书籍后来成为两三代世界语孩子的读物。

今天,中国发生很大的变化,但是世界语运动始终保持领先的地位。应该说中国国际广播电台的节目是受世界语者欢迎的,收到他们世界语节目预告的信息还不到一个星期,现在,在网上很容易就可以收听世界语广播,我认识的一些亚洲的世界语者,他们很早就收听世界语广播,并以此学习世界语发音。

如何评价中国大学中的很多世界语班?简单地说,国外的世界语者非常渴望那些学习班也能在他们身边开办。

换句话说今天中国的世界语运动是世界语者骄傲的资本。每一个人都愿意向他的身边的人讲讲世界语并愿意以事实说服他们:中国国际广播电台有世界语广播,在内蒙古有很多世界语班……

但纪念活动也会让我们思考未来。过去是光荣的,我们的前人是勇敢的,他们成功地擎着火炬走过战争与巨大的困难。现在,我们和我们的后人该做些什么才能不辜负他们呢?

我相信,所有的判断都应该从今天中国在世界上的地位开始。现代中国是世界上最值得关注的发展中强国。中国产品遍布全球,当中国在不同的领域发出自己声音的时候,世界在倾听。

  在世界语方面也应当如此。

世界已经习惯于购买来自中国的物美价廉的商品。现在我希望世界也应该习惯于一个理想,这就是在中国出现新的国际语,它的学习成本非常低,但效果却要比其他国际语都好。

我很认真,这不是玩笑。中国的世界语者应该从欧洲世界语者手里接过向全球宣传世界语的任务。中国有很多对外杂志,广播和电视,(我在古巴看过中国的西班牙语和英语的电视频道),为什么不利用他们? 那样,中华全国世界语协会就可以在庆祝他的百年纪念日的时候,成为第二个国际世界语协会了。

我的这个主意有点开玩笑的味道,但我认为是正确的。没有诸如中国、印度、巴西和其他发展中国家的贡献,旧的世界如欧洲,不能给21世纪我们的事业以新的动力。这个世纪,很多人叫它“亚洲的世纪”。

籍此会议期间,也请你们考虑。在此,我试着用柴门霍夫在法国布隆涅召开第一届国际世界语大会时说的一句话表达我的心情: “让我们祝福这一伟大而光荣的一天!”

万岁,中华全国世界语协会!

愿世界语在中国永生!

愿世界语在全世界因中国世界语者的参与而永生!

雷纳托·科尔塞蒂
前国际世协主席、国际世协执委会委员

 

Salut-mesaĝo al la jubilea 60-a kongreso de Ĉina Esperanto-Ligo

Karaj partoprenantoj al la 60-a Esperanto-Kongreso de ĈEL, kaj membroj de ĈEL, karaj ĉinaj esperantistoj,
ĉu la tutmonda Esperanto-movado estus la sama sen la ĉina Esperanto-movado, kaj tute aparte sen ĈEL?

Mi pensas, ke ne, mi estas certa, ke ne! Jam antaŭ la dua mondmilito la ekzisto de Esperanto-movado en Ĉinujo kuraĝigis la esperantistojn en aliaj mondopartoj.  Je ĉi tiu punkto, mi pensas, ke nia penso devas iri al la multaj esperantistoj, kiuj batalis kaj pereis en la militaj eventoj kunligitaj kun la japana okupaciado kaj kun la aliaj militaj eventoj, ĝis la fina starigo de la Ĉina Popola Respubliko. En la postaj jardekoj la plej amata revuo de la Espernato-mondo estis “El Popola Ĉinio”. Oni ne povis tiam eniri esperantistan klubon en Eŭropo kaj ne trovi ĝin, malgraŭ tio, ke en multaj landoj estis malpermesate aŭ almenaŭ malfacile ricevi ĝin. Mi mem en la fino de la 1960-aj jaroj estis vokita de la polico de mia kvartalo en Romo kaj pridemandita, kial mi abonas tiun revuon.

   Sed “El Popola Ĉinio” estis nur unu el la elementoj de la agado de esperantistoj en Ĉinujo. Esperantistoj bone memoras pri ĉiuj eldonitaj libroj en Esperanto. La libroj por infanoj estis aparte  legataj de almenaŭ du aŭ tri generacioj de denaskaj esperantistoj.

Hodiaŭ multo ŝanĝiĝis en ĉi tiu lando, sed la Esperanto-movado restas avangarda. Ne pasas unu semajno sen la ricevado de pluraj ekzempleroj de mesaĝo, kiu parolas pri la ĉi-semajnaj televidaj programoj de la ĉina kanalo en Esperanto. Ĉi-rilate mi devas diri, ke la servoj de Ĉina Radio Internacia ĉiam estis ŝatataj de esperantistoj kaj nun tre pli facile aŭskultataj rete, sed mi mem konas esperantistojn aziajn, kiuj en la pasintaj jarcentoj uzis la dissendojn de Ĉina Radio Internacia kiel ĉefan fonton por lerni la elparolon de Esperanto.

Kion diri pri la amasaj (almenaŭ el eŭropa perspektivo) kursoj en universitatoj de Ĉinujo? Simple esperantistoj eksterlandaj sopiras pri la momento, kiam tio okazos ankaŭ ĉe ili.

Alivorte ankoraŭ hodiaŭ la Esperanto-movado en Ĉinujo estas motivo por fiero de esperantistoj ĉe si. Ĉiu ŝatas rakonti al sia najbaro, kiun li volas konvinki pri Esperanto, ke Ĉina Radio Internacia dissendas en Esperanto, ke en Interna Mongolujo esta samara kursoj, ktp.

Sed tamen jubileoj nur utilas por pensi pri la estonteco. La pasinteco estis glora. Nia prapatroj kaj patroj estis tre kuraĝaj kaj sukcesis porti la torĉon tra militoj kaj malfacilaĵoj  tre grandaj. Nun, kion ni kaj niaj idoj devas fari por esti indaj je ili?

Mi kredas, ke ĉiu rezonado pri tio devas komenciĝi de la hodiaŭa pozicio de Ĉinujo en la mondo. Nuntempe Ĉinujo estas la plej rimarkinda evoluanta potenco-lando en la mondo. La mondo estas pli kaj pli invadata de ĉinaj varoj kaj la mondo aŭskultas kiam Ĉinujo parolas en la plej malsamaj kampoj de la homa aktivado.

Tio devas okazi ankaŭ pri Esperanto.

La mondo alkutimiĝis pri tio, ke el Ĉinujo venas varoj aĉetindaj interalie pro la facileco aĉeti ilin pro ilia malalta prezo. Nun mi ŝatus, ke la mondo alkutimiĝu al la ideo, ke el Ĉinujo venas nova internacia lingvo, kies akiroprezo estas vere tre malalta, kaj kies efiko estas eĉ pli bona ol la efiko de aliaj internaciaj lingvoj.

Tio ne estas nur ŝerco, sed io serioza. Ĉinaj esperantistoj devus transpreni de la eŭropaj esperantistoj la ĉefan taskon disvastigi Esperanton tra la mondo. Ĉinujo havas multajn gazetojn por eksterlandanoj kaj multajn radiajn kaj televidajn dissendojn por eksterlandanoj [mi mem vidis en Kubo ĉinajn televidajn kanalojn en la hispana kaj en la angla]. Kial ne utiligi ilin?  Tiumaniere ĈEL rajtos solene festi sian 100-an datrevenon kiel “la dua Universala Esperanto-Asocio el Ĉinujo”.

Mi certe ŝerce prezentas ideon, sed la ideo, laŭ mi, estas ĝusta. Sen la kontribuo de la mondo nova, Ĉinujo, Barato, Brazilo kaj aliaj evoluantaj landoj, la mondo malnova, Eŭropo, neniam povos sukcesi doni grandan impulson al nia afero en la dudekunua jarcento, la jarcento, kiun multaj jam nomas “la jarcento de Azio”.

Bonvolu pripensi tion en via kongreso, al kiu mi provas apliki frazon de Zamenhof dirita dum la unua Esperanto-kongreso en Bulonjo-ĉe-maro: “Benata estu la tago, kaj grandaj kaj gloraj estu ĝiaj servo!”

Vivu ĈEL, Vivu Esperanto en Ĉinujo kaj vivu Esperanto en la mondo pro la ĉinaj esperantistoj!

Renato Corsetti

Eksa prezidanto de UEA
Komitatano de UEA